La teritoria divido de Hispanio de 1833 pluis ĝis nuntempe por la provincoj, sed ne por la regionoj.
Tuj post la morto de Fernando la 7-a[1] oni klopodis interkonsenton kun la partianoj de la pretendanto al la trono don Karlo Maria Isidro sen perdi la apogon, aliflanke, de la liberaloj. Tiu misio estis atribuita al Francisco Cea Bermúdez, estro de registaro kiu daŭris apenaŭ tri monatojn. Tamen, kvankam la klopodoj allogi la karlistojn rezultis malsukcesaj, tiu registaro ja entreprenis reformon de granda graveco por la estonteco: nome la divido de Hispanio en provincoj kaj regionoj.[2][3] La unuaj plue validas aktuale kun la nura escepto de Kanarioj, kiuj origine konsistigis unusolan provincon, dum nun du.
Pere de simpla cirkulero en novembro de 1833, lia ŝtata sekretario por Disvolvado, nome Javier de Burgos, kreis centralizitan ŝtaton,[4] dividita en 49 provincoj kaj 15 regionoj. La provincoj ricevis la nomon de siaj propraj ĉefurboj (escepte kvar el ili, kiuj konservis siajn antikvajn nomojn: Navaro, kun ĉefurbo en Pamplona, Alavo kun Vitoria, Gipusko kun Donostio kaj Biskajo kun Bilbao).[5]
La projekto de Javier de Burgos estas preskaŭ la sama kiel la projekto de 1822, sed sen la provincoj de Calatayud, Vierzo kaj Játiva; krome, aliaj provincoj ŝanĝas nomon kiam ŝanĝas la ĉefurbo.[6]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search